The Satanic Bible | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Anton Szandor LaVey | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1969 | ||||
Eldonejo | Avon | ||||
Ĝenro | nefikcia literaturo | ||||
| |||||
La Satana Biblio estas kolekto de eseoj, rimarkoj, kaj ritoj eldonitaj de Anton LaVey en 1969. Ĝi enhavas la kernajn principojn de Satanismo kaj konsideriĝas la fundamento de ĝia filozofio kaj dogmo.[1] Ĝi priskribiĝas kiel la plej grava dokumento influi nuntempan Satanismon.[1] Kvankam La Satana Biblio ne konsideriĝas sankta skribo same kiel la kristana Biblio konsideriĝas al kristanismo, LaVejaj Satanistoj rigardas ĝin kiel aŭtoritatan tekston[1] ĉar ĝi estas nuntempa teksto kiu atingis por ili sanktan statuson. Ĝi bonkrias la virtojn de esplori onian propran naturon kaj instinktojn. Kredantoj povas priskribiĝi kiel "ateisma Satanistoj"[2] ĉar ili kredas je nenia Dio.[3][4] Estis tridek presaĵoj de La Satana Biblio,[5] tra kiujn pli ol milionaj kopioj vendiĝis.[6]
La Satana Biblio konsistas el kvar libroj: La Libro de Satano, La Libro de Lucifero, La Libro de Belialo kaj La Libro de Levjatano. La Libro de Satano defias la Dek Ordonojn kaj la Ora Regulon kaj antaŭenigas ĝuamon.[7] La Libro de Lucifero enhavas la plejparton de la filozofio en La Satana Biblio, kun dek du ĉapitroj diskutanta temojn kiel indulgo, amo, malamo, kaj sekso. LaVey ankaŭ uzas la libron dispeli onidirojn ĉirkaŭiganta la religion. En La Libro de Belialo, LaVey detalas ritojn kaj magion. Li diskutas la bezonatan pensmanieron kaj fokuson por elfari riton kaj provizas instruojn por tri ritoj: sekso, kompato, kaj detruo.[4] La Libro de Levjatano provizas kvar alvokadojn por Satano, volupto, kompato kaj detruo.[4] Ĝi ankaŭ enlistigas la dek naŭ Enoĥajn Ŝlosilojn (adaptita de la Enoĥa lingvo de la ŝlosiloj de John Dee), provizitaj kaj en la Enoka kaj la angla.[4]
Estis ambaŭ pozitivaj kaj negativaj reagoj al La Satana Biblio. Ĝi estis priskribita kiel "razilo-akra"[8] kaj "influema".[9] Kritiko kontraŭ La Satana Biblio devenas ambaŭ de memriproĉoj pri la skribaĵoj de LaVey kaj malaprobo pri la enhavo ĝi mem. LaVey estis kritikita pro plagiato de sekcioj,[10] kaj akuzoj estis faritaj ke liaj filozofioj plejparte estas depruntitaj.[11][12] La Satana Biblio estis multe kondamnita kiel danĝera, precipe al adoleskantoj.[13] Provoj estis faritaj, ambaŭ sukcese kaj nesukcese, malpermesi la libron ene de lernejoj, publikaj bibliotekoj, kaj malliberejoj,[14][15][16] kvankam ĉi tiuj provoj estas iom maloftaj.[17]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search